•  

 

La Limigita Kompanio Conglin-Grupo, fondita en 1982 kaj situanta en la urbo Longkou de la nordorienta provinco Shandong de ^Cinio, estas grandega entrepreno, sinteza, integriga, kondukanta esploradon kaj faradon de altkvalitaj aluminialojaj materialoj kaj kuniginta en si la industriojn de auto, ^sipo, ma^sino, metalurgio, cemento, elektrejo ktp, flegata de pli ol 5 000 laboristoj kaj oficistoj kaj disponanta la kapitalon de 13,1 miliardoj da juanoj.

Estiel ^stata iniciativa entrepreno, Conglin-Grupo havas ^state konfirmitajn teknologian centron, labojn, instituton por doktora studado kaj studcentron pri porindustriaj aluminiaj materialoj, rajtante starigi ^statan normon pri aluminiaj materialoj por ekspresa trajno. En 2011, la grupo ^guis honoron el "la Granda Premio de la ^Cina Industrio", dank' al industriigo, esplorado kaj farado de aluminiaj materialoj profilitaj, hiperrezistaj kaj supermaldikaj, por ^selo de vagonoj en altrapida reltrafiko. Cetere, ^gin oni ju^gis kiel ^cinan entreprenon avangardan en la sciencteknika laboro pri nefermetala industrio, donante multe da premioj kaj honoroj, ekzemple pri patento kaj steleco.

Dank' al sia supereco el sciencteknikaj fruktoj, el kiuj la memstaraj esploro kaj kreo de dekmiltuna pregilo alportis la unuan premion pri teknologia progreso kaj la oran premion pri inventaj patentoj, Conglin-Grupo establis plurajn kapitale kunlaborajn entreprenojn kun Finnlando, Germanio, Japanio kaj aliaj landoj. Surbaze de la supereco el teknikoj kaj ekipoj pri altkvalitaj aluminialojaj materialoj kaj profunda prilaborado de aluminia alojo, la grupo konstruis ^statnivelan ^gardenon de aluminialojaj materialoj kaj industrian horton de altaj kaj pintaj instala^joj por aluminia alojo, kun aluminialojaj materialoj por le^geraj autoj kaj iliaj akcesora^joj, reltrafikaj ekipa^joj, specialspecaj ^sipoj kaj le^gerstrukturigaj in^genieria^joj kiel la ^cefa^joj.

^Cefproduktoj eksportataj:

Conglin-cemento:Farita lau nova sekiga metodo. La jara produktokvanto atingas ses milionojn da tunoj, tiel ke la grupo fari^gis la plej granda entrepreno de ^Cinio koncerne al cementa kontenerizo en la eksportado.

Perlita gistubo kaj dukto:

La jara produktokvanto de la unua speco, DN80-DN2600, 100 mil tunojn, dum la diversspecaj, 15 mil tunojn. Ili vaste uzi^gas en transportado de akvo, oleo, gaso kaj aliaj likvoj.

Profilitaj pecoj:

Unuavice elektitaj materialoj por fabrikado de autoj kaj iliaj detaloj, altrapida trajno, le^gerrela metroo kaj alispecaj veturiloj; por elektra au signala transsendado en surrela trafiko; grandtipaj elektraj kabloj; milita industrio, kosmonautiko, aviado, generatora ekipo ktp. Koncernaj produktoj estas ne nur vaste uzataj en la kosmonautiko, aviado, nacidefenda industrio, surrela trafiko, infrastruktura konstruado kaj aliaj fakoj, sed ankau pogrande eksportataj al Anglio, Danlando, Francujo, Germanio, Japanio, Kanado, Singapuro, Usono kaj aliaj sume dekkelkaj landoj kaj regionoj, kun la jara valuto de pli ol 20 milionoj da usonaj dolaroj.

Aluminia alojo profunde prilaborita:

Avangardas ^ci-flanka kapablo. Conglin-Grupo posedas plurajn produktoliniojn de automataj lutado kaj veldado sur la monde plej alta nivelo, centron de prilaborado, grandtipa, kvinaksa kaj ciferece regata, kaj aliajn instala^jojn, gajninte jam la internacie plej altklasan kvalifikitecon EN150852 CLI. Elstaras speciala kunigado de grandaj aluminialojaj organoj kaj mekanika prilaborado.

        

Le^gerigita automobilo, koncernaj pecoj kaj partoj:

Conglin-Grupo la unua en ^Cinio sukcesis en esplorado kaj farado de diversspecaj autoj, kiaj stokpaliseca, kupeeca, cisterna kaj basplata, kun evidenta efiko de malpezigo (je 35%), energi^sparo, ellasredukto kaj transportmultigo. ^Cio estas unike pruvita kaj konstatita, oficiale de la Misterio pri Industrio kaj Informaditka Teknologio de ^Cinio.

Speciala ^sipo el aluminia alojo:

Conglin-Grupo pasigis ne nur la internacie plej altklasan kvalifikon EN150852 CLI, sed ankau konfirmon de DNV. Speciala ^sipo de la grupo sin karakterizas per longa uzateco, bela aspekto, reutiliga ebleco kaj aliaj superecaj punktoj. Oni povas vaste uzi ^gin en havena administrado, enmara patrolado, surmara oleforigo, fajrega estingo, vivsavo, eldan^gerigo, elkatastrofiga laboro, surmara turismo kaj io alia. Brilos la perspektivo, vasti^gos la merkato kaj elvolvi^gos plu la latenta evoluforto.

Aluminialoja superpasejo:

Tia viadukto estas malpeza, kostoredukta el vorko, korodrezista, libera de riparo, ^carma, urbofigur-altiga, mediprotekta kaj utiligcirkuliga.



 

Malpeza strukturiga^jo:

Oni vaste uzas strukturajn partojn el la aluminia alojo, ekzemple, granda volbo de konstruo, supermara platformo de nafta ^sakto kaj helikoptera haltejo.

Industriaj profilitaj pecoj:Materialoj por vagono de rela trafiko, por kontenro, por elektrotransmisia kabblo, por ma^sina ekipa^jo ktp.
^Sipoj:Labor^sipo, publikafera ^sipo, in^genieria ^sipo, speciala ^sipo, jakto, hokfi^sa boato, fajroestinga ^sipo, remorko ktp.
Infrastruktura^joj:Por superpasejo, grandtipa konstrumaterialo, marlabora ekipa^jo, ciklogiro ktp.
Autoj:Tutaluminia duonpenda kamiono, kupeauto, cisternokamiono, speciala auto, stratpuriga veturilo ktp.
Autaj detaloj:Sekurigilo en homporta automobilo, motorsubtenilo, valvo ARS, luka glitrelo, trabo de levpeco ktp.
Siliciata cemento:Speciala P.I 52.5R、P.II 42.5R; ordinara P.O 42.5R、P.O 42.5; kaj kompunda P.C 32.5R.
Perlitaj gistuboj kaj duktoj:Gistuboj kun la junta tipo DN80-DN1800T; tiuj kun la juntaj tipoj DN2000 kaj DN2200 K el perlono; tiuj kun la kalibro DN80-DN1600 kaj flan^gaj duktoj.
Bendoj:Transiga tapi^so kun teksa^ja animo por ^generala uzado; transmisia bendo kun ^stala kerno; brulrezistaj transsendiloj PVC kaj PVG; transigaj bendoj kun specialaj funkcioj kontrau varmo, acido, alkalo, oleo, gelo kaj aliaj korodoj; diversnormaj kau^cukringoj.
firstprevious1234nextlast
current 1 page/total 4 page
La Limigita Kompanio Conglin-Grupo
Kontakta persono: S-ro Zhang Changsheng
Telefono: 18961123391
Telefakso: 0519-88823391
Po^stkodo: 213000
Retpa^garo:
Retadreso: zhchsh@
全明星彩票|error
友情链接:    鐧惧埄褰╃エ